Alfredo KINDELÁN Duany (Santiago de Cuba, 1879-Madrido, 1962) estis hispana militisto kaj aviadisto, konsiderita fondinto de la aktuala Hispana Aerarmeo.[1]

Alfredo Kindelán
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1879 (1879-03-13)
en Santiago de Kubo
Morto 14-an de decembro 1962 (1962-12-14) (83-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo militistopiloto
vdr
Alfredo Kindelán.

Li estis la unua estro, en 1913, de la branĉo de Aviado de la Servo de Milita Aeronaŭtiko, estrita de Pedro Vives kiu kontemplis duan branĉon de aeronaŭtiko. Li partoprenis kiel Ĉefo de Aero, respondeca pri la aera forto de la flanko de la generalo Francisco Franco dum la Hispana Enlanda Milito. Direktoro de la Supera Lernejo de la Armeo kaj membro de la Reĝa Akademio de Historio, lia plej grava verko estas Mis cuadernos de guerra, sed li verkis multajn aliajn primilitajn kaj prihistoriajn verkojn. Li estis nomumita markizo de Kindelán en 1961.[2]

Notoj redakti

  1. Preston, Paul, Franco, Londres, 1995, p. 73
  2. Dekreto 1757/1961, de 1a de oktobro. (BOE, 2a de oktobro 1961). [1] Alirita la 11a de februaro 2017.

Bibliografio redakti

  • Kindelán, Alfredo (1981); La verdad de mis relaciones con Franco, Planeta, 1a eldono, Barcelona. ISBN 9788432056650
  • Cardona, Gabriel (2008); A golpes de sable: los grandes militares que han marcado la historia de España, Ariel, Barcelona. ISBN 978-84-344-5246-6
  • Preston, Paul (1994); Franco: Caudillo de España, Grijalbo, Barcelona. ISBN 84-253-2498-X
  • Preston, Paul (2008); El gran manipulador, Ediciones B, 1a eldono, Barcelona. ISBN 978-84-666-3829-6
  • Permuy López, Rafael Ángel kaj González Serrano, José Luis (2010); Aviación Militar Española, Tikal, Madrid. paĝoj 13 kaj sekvaj, ISBN 978-84-9928-066-0