Malfermi la ĉefan menuon

Alfredo Palacio [Alfredo Palasjo] estas la nova provizora prezidento de Ekvadoro. De 15-a de januaro 2003 ĝis 20-a de aprilo 2005 li estis vicprezidento de la lando. Profesie, li estas kuracisto, fakulo en kormalsanoj.

Alfredo Palacio
Palacio gonzalez.png
Persona informo
Naskonomo Luis Alfredo Palacio González
Naskiĝo 22-an de januaro 1939 (1939-01-22) (80-jara)
en Guayaquil
Ŝtataneco Ekvadoro
Alma mater Case Western Reserve University School of Medicine • University of Guayaquil
Familio
Patro Alfredo Palacio Moreno
Edz(in)o María Beatriz Paret
Parencoj Manuel Belisario Moreno
Profesio
Profesio kuracisto • universitata profesoro • kardiologo • politikisto
Information icon.svg
vdr

Li anstataŭas Lucio Gutiérrez, de kiu li estis vicprezidento antaŭ la elĵeto kongresa. Li naskiĝis la 22-an de januaro 1939 en Guayaquil, granda havenurbo, kaj tie komencis siaj esploroj. Li ĥirurgiistiĝis en urba universitato en 1967, kaj poste laboris pri kardiologio en diversaj usonaj malsanulejoj ekde 1969 ĝis 1974. Ekde 1980 li instruis kardiologion ĉe la Nacia Ekvadora Instituto de Kardiologio, kaj ekde 1989 ankaŭ ĉe la Universitato de Guayaquil.

En 1994, li akiris la oficon de ministro de publika saneco, kiun li okupis ĝis 1996 kiam la registaro de Sixto Durán-Ballén ekregis.

Ekde 2001, li estas profesoro pri kontrolado de publika saneco ĉe la Universitato de Guayaquil.

En 2003, li vicprezidentiĝis kiam li kaj Lucio Gutiérrez gajnis la prezidentan elektadon kun 56% de la voĉdonoj. GUTIÉRREZ restis kiel prezidento ĝis la krizo de aprilo 2005.

Eksteraj ligilojRedakti