Alkmeno

rolulo de helenaj mitoj; la patrino de Heraklo
(Alidirektita el Alkmena)

Alkmeno estis la filino de Elektriono, reĝo de Mikeno.

Alkmeno
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Elektriono
Edzo/Edzino AmfitrionoRadamanto
Kunulo Zeŭso
Infanoj HerakloHerkuloIfikleso • Laonome • Erythrus • Gortys
vdr
Grekujo en la periodo de Homero
La malfacilaĵoj de Alkmeno, gravuraĵo por la Libro IX de Metamorfozoj de Ovidio.

Vivo redakti

[1]

Promesita edziniĝo kun Amfitriono redakti

Amfitriono estis la filo de Alceo, reĝo de Tirinto.

Ŝi konsentis edziniĝi kun Amfitriono kondiĉe ke li punos la loĝantojn de la insuloj Taphos. Ili ĵus ŝtelis la brutaron de sia patro kaj murdis ŝiajn fratojn. Amfitriono provis plenumi la kondiĉojn de Alkemo. Li decidis iri unue repreni la brutaron, kiu paŝtiĝis en la insulo Eliso.

Reveninte al la domo de Elektriono li ĵetis bastonon sur iu besto. Bedaŭrinde tiu bastono atingis Elekrionon, kaj mortigis lin. La frato de Elektriono, kiu nomiĝis Steneloso, ekzilis Amfitrionon, kaj anstataŭis Elektrionon kiel reĝon de Mikeno.

Fuĝo de Amfitriono kaj Alkmeno al Tebo redakti

Tie, la reĝo Kreono elpurigis lin el lia kulpo. Tamen, ne estis ankoraŭ punitaj la loĝantoj de Taphos pro la morto de la fratoj de Alkmeno. Amfitriono petis Kreonon helpi lin.

Sed aliajn zorgojn havis la reĝo. Ĉiumonate, iu vulpino, sendita de Hera, mortigis kaj manĝis junulon en la kamparo de Teumesse. Amfitriono prunteprenis la hundon de Cefale, reĝo de Ateno. Sed Zeŭso ŝanĝiĝis la du bestojn en ŝtonojn.

Ekspedicio de la edzo kontraŭ Taphos redakti

 
La ioniaj insuloj Taphos

Tiam Kreono, Cefale kaj lia amiko Panopeo decidis helpi lin. Necesis elpreni oran haron el la hararo de la reĝo de la insulo por ke sukcesu la milito. Tio estis farita danke al la helpo de la reĝidino. Post tiu venĝado, li donacis la insulojn al la reĝoj, kiuj helpis lin, kaj revenis al Tebo.

Surprizo de la geedzoj dum sia edziĝnokto redakti

Venante en la liton de Alkmeno, li petis la promesitan edziĝon. Tre surprizita ŝi estis, kiam ŝi vidis lin, kaj ŝi rakontis ke jam ili amoris unu kun la alia dum tiu nokto. Amfitriono deziris klarigi la aferon. Pro tio, li vizitis Tiresias en Tebo. Tiu orakolo rakontis la veron. Zeŭso, preninte la aspekton de Amfitriono estis jam amorinta kun ŝi. Tiu nokto daŭris fakte tri noktojn, post la peto de Zeŭso al Helioso. Amfitriono akceptis la klarigaĵon. Naskiĝos do du infanoj, unu de Amfitriono kaj unu de Zeŭso.

Nasko de Heraklo kaj Ifiklo redakti

 
Nasko de Heraklo

Hera aŭdinte pri la adulto de sia edzo koleriĝis. Ŝi proklamis, ke iu ido de Perseo regos Argolandon. Kaj tuj ŝi forkuris al Mikeno kie regis la filo de Perseo Steneloso. Li estis edzigita kun Nicipo. Ŝi promesis filon al la paro. Poste ŝi petis de sia filino Ilitio, diino kiu zorgis pri la naskoj, ke pli malfrue ŝi naskigu la bebojn de Alkmeno kaj pli frue la bebon de Nicipo.

Konsekvence, alvenis pli frue la bebo de Nicipo. Li estis nomita Eŭristeo kaj promesita al la regado de Argolando.

Kaj post naŭ tagoj kaj noktoj de sufero, laŭ la ordono de Ilitio, fine naskiĝis la du infanoj de Alkmeno, Alcido kaj Ifiklo. Tiu nomo Alcido devenas de Alceo, la filo de Androgeo, kiu estis la avo de la infano.

Morto de Amfitriono dum iu ekspedicio de Heraklo redakti

Dum ekspedicio kun sia filo Heraklo kontraŭ Orkomenos, li mortis.

Post la morto de sia edzo redakti

Ŝi akompanis siajn gefilojn en ties ekspedicioj. Ŝi mortis je maljuna aĝo kaj estis kondukita en la Elizeaj Kampoj, kaj edziniĝis kun Radamanto.

Referencoj redakti

  1. La mythologie grecque et romaine, Catherines Salles, Ed. Hachette 2003