Allenton estas suburbo de la urbego Derby en la angla regiono East Midlands, kaj antaŭe estis parto de la provinco Derbyshire. La suburbo situas proksimume 5 kilometrojn sude de la urbocentro.

Allenton
suburbo de Derby
skulptaĵo pri la Hipopotamo de Allenton en komerca centro de la loĝloko
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
Unio   Eŭropa Unio
Regiono East Midlands
Provinco Derbyshire
Urbo Derby
Koordinatoj 52° 53′ 3″ N 01° 26′ 46″ U / 52.88417 °N, 1.44611 °U / 52.88417; -1.44611 (mapo)
Poŝtkodo DE24
Situo de Allenton en Anglio
Situo de Allenton en Anglio
Situo de Allenton en Anglio
Vikimedia Komunejo: Allenton

Konata la suburbo estas aparte pro la hipopotamo de Allenton, kiun arkeologoj trovis tie en 1895 - ja nuntempe malfacile imageblas ke en Anglio iam vivis sovaĝaj hipopotamoj… La skeleto estas ekspoziciata en Muzeo kaj artgalerio de Derby kaj estas 3 metrojn (9.8 futojn) longa. Ĝi estas honorigita per skulptaĵo apud la loko kie la skeleto estis trovita. Krom la hipopotamo, ankaŭ skeletoj de elefanto, bruna urso, hieno kaj bizono troviĝis tie: antaŭ 120 000 jaroj, dum pli varma parto de la glaciepoko, la tuta areo estis riverborda marĉo, en kiu la skeletoj bone konserviĝis.

La ĉeurbo havas plurajn internaciajn restoraciojn kaj rapidmanĝejojn. Estas lernejoj, kuracistaj kaj dentokuracistaj praktikejoj, signifa vendeja centro, kosmetikejoj, frizejoj kaj pliaj servejoj. La malnova kanalo de Derby delonge transformiĝis al bicikla trako, kiu ebligas komfortan bicikladon de Allenton al la urbocentro de Derby kaj estas parto de la nacia bicikla reto de Britio. En Allenton vivas granda nombro de dungitoj de la aviadilmotora industrio, ĉar la aviadilmotora branĉo de la kompanio Rolls-Royce tre proksime havas sian ĉefan konstruejon.

Eksteraj ligiloj redakti