Allmendingen ĉe Berno

komunumo de Svislando


Allmendingen ĉe Berno estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 515 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Allmendingen ĉe Berno
Blazono de Allmendingen ĉe Berno
Blazono de Allmendingen ĉe Berno
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 55′ 0″ N 7° 31′ 0″ O / 46.91667 °N, 7.51667 °O / 46.91667; 7.51667 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 0″ N 7° 31′ 0″ O / 46.91667 °N, 7.51667 °O / 46.91667; 7.51667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 515
Areo 3,80 km²
Alteco 589 m super marnivelo
Poŝtkodo 3112
Komunumkodo 0630
Mapo de Allmendingen ĉe Berno
Mapo de Allmendingen ĉe Berno
Mapo de Allmendingen ĉe Berno
vdr

Geografio redakti

Allmendingen situas en la Svisa Mezlando ĉe la orienta bordo de la rivero Aro, proksimume 5 kilometrojn sudoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Allmendingen kaj Märchligen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,80 km², de kiuj 21,3% estas kovritaj de arbaro, 65,0% servas por agrikulturo kaj 9,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Allmendingen limas en nordo al Muri ĉe Berno, en oriento al Worb, en sudo al Rubigen, kaj en okcidento al Belp.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Berno al Thun kaj la svisa aŭtovojo A6, al kiu la plej proksima alveturejo situas 1 kilometro nordokcidente de la komunumo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinioj de la kompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno al Thun kaj de Berno al Konolfingen, kiuj disbranĉiĝas en Allmendingen. Okcidente de la komunumo, rekte aliflanke de la rivero situas la internacia Flughaveno Berno-Belp.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Allmendingen datiĝas el la jaro 1256 kiel Alwandigen. Ĝis 1992 Allmendingen estis kvaronkomunumo de Rubigen kaj dividis ties historian sorton. Allmendingen fariĝis memstara komunumo nur en la jaro 1993 per disiĝo de Rubigen. [2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti