Allonsanfàn

Filmo de Paolo Taviani kaj Vittorio Taviani

Allonsanfàn estas itala filmo de 1974 verkita kaj reĝisorita de Paolo kaj Vittorio Taviani, kun protagonista Marcello Mastroianni. La muzikon komponis Ennio Morricone, en sia unua kunlaboraĵo kun la fratoj Taviani.

Allonsanfàn
filmo
Originala titolo Allonsanfàn
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 5 sep. 1974, novembro 1974, 10 maj. 1975, 28 maj. 1975, 10 okt. 1975, novembro 1975, 27 feb. 1976, 4 mar. 1976, 26 mar. 1976, 9 aŭg. 1979, 27 sep. 1980, 8 nov. 1982, 1 mar. 1985, 1 jun. 1991
Ĝenro filma dramo, historifilmo
Kameraado Giuseppe Ruzzolini
Reĝisoro(j) Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Produktisto(j) Giuliani G. De Negri
Scenaro Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Filmita en Basilikato • Apulio
Loko de rakonto Italio
Muziko de Ennio Morricone
Rolantoj Marcello Mastroianni • Lea Massari • Mimsy Farmer • Laura Betti • Claudio Cassinelli • Benjamin Lev • Renato De Carmine • Stanko Molnar • Luisa De Santis • Biagio Pelligra • Bruno Cirino • Carla Mancini • Stavros Tornes
IMDb
vdr

La rakonto havas historian fonon en la epoko de la Unuiĝo de Italio, kaj la titolo, krom estis la nomo de unu de la roluloj, estas ankaŭ italigita misformaĵo de Allons enfants, vortoj de la starto de la Marseljezo.

La filmo prezentiĝis en la Festivalo de Cannes 1975.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Italio, 1816, dum la jaroj postnapoleonaj. Aristokrata lombardo, nome Fulvio Imbriani, membro de sekte revolucia grupo, nome Sublimi Maestri Perfetti, estas arestita de la polico. Liberigita, li estis tamen konsiderita perfidulo fare de siaj kamaradoj. La morto de la grupestro, nome Filippo, ŝajne konfirmas tion. Sed vere tiu pendumis sin. Ekde tiam, amara kaj seniluziiĝinta, Fulvio apartiĝis kaj profitis la trankvilecon de sia familio. La grupanoj, kiuj ne konas lian ŝanĝon (kion li ne kuraĝis montri al ili), engaĝigas lin kontraŭvole en novaj bataloj. Li finfine denoncas ilin, kaj ili estos masakritaj fare de koleraj kamparanoj. Nur la juna Allonsanfan, vundita, survivis: poste, li kredigis al Fulvio ke la kamparanoj aliĝis al la revoluciuloj kaj ke la insurekcio venkis. Fulvio, denove iluziiĝinta per la idealoj kiujn li neniam estis komplete abandoninta, survestas sian ruĝan ĉemizon de la revolucia grupo kaj estas mortigita de la soldatoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti
 
Stanko Molnar : Allonsanfan.
 
Mimsy Farmer : Francesca.
  • Marcello Mastroianni : Fulvio Imbriani
  • Lea Massari : Charlotte
  • Mimsy Farmer : Francesca
  • Laura Betti : Esther, la fratino de Fulvio
  • Bruno Cirino : Tito
  • Claudio Cassinelli : Lionello
  • Benjamin Lev : Vanni ’Peste’
  • Renato De Carmine : Costantino
  • Stanko Molnar : Allonsanfan
  • Ermanno Taviani : Massimiliano

Eksteraj ligiloj

redakti