Almanako Lorenz
Almanako Lorenz estas ĉiujara eldonaĵo de Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz. Ĝi aperis unuafoje en 1981. La Almanako pritraktas ĉiajn temojn, precipe, tamen ne nepre, laŭ spirita vidpunkto. Filozofio, scienco kaj religio estas inter ties plej kutimaj temoj, krom informoj kaj ĝeneralaĵoj. Ĝia strukturo konsistas en kolekto da tekstoj de pluraj aŭtoroj el la tuta mondo, krom pecoj de la verkoj de Allan Kardec, precipe de La Libro de la Spiritoj kaj La Evangelio laŭ Spiritismo.
Almanako Lorenz | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1981 | |
Urbo | Rio-de-Ĵanejro | |
Eldoninto | Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz | |
ISBN | 85-86984-20-5 | |
Ties OCLC-numero estas : 73214504.