Alo (arkitekturo)

En arkitekturo, estas alo ĉiu el la korpusoj aŭ eroj separataj flanke el la ĉefa konstruaĵo. Etende, la termino estas aplikata ankaŭ al ĉiu el la spacoj organizitaj ĉirkaŭ distribuejo –kiel korto, vestiblo aŭ koridoro– kaj eĉ al ĉiu el la partoj en kiuj oni konsideras dividita ajna spaco.

Ambaŭ flanke de la ĉefa konstruaĵo (preĝejo) de la Monaĥejo de Alcobaça, en Portugalio, disvolviĝas norda kaj suda aloj.
Laŭ Francisko Azorín, alo estas flankelstara konstruparto.[1]
NotojRedakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo kaj metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 5.