Aloja
Aloja - jen latve, historie ankaŭ germane Allendorf - estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Limbaži kaj situas en norda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 33 km de Limbaži kaj 119 km de Rigo.[1]
Aloja | |||
Urbo | |||
Biblioteko
| |||
|
|||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Municipo | Limbaži | ||
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | ||
Koordinatoj | 57° 46′ 00″ N 24° 53′ 14″ O / 57.76667 °N, 24.88722 °O (mapo) | ||
Areo | 2,7 km² (270 ha) | ||
Loĝantaro | 1 091 (29.01.2021) | ||
Denseco | 404,07 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1992 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-4064 | ||
| |||
![]() | |||
Historio
redaktiAloja (Ale) unue estis menciita en historiaj fontoj en 1449. En 1925, la statuso de dense loĝita loko (vilaĝo) estis koncedita, kaj Aloja estis la centro de la paroĥo.[2]
En 1937, la Rigo-Rūjiena larĝŝpura fervoja linio estis malfermita (fermita en 1996).
En 1950, Aloja akiris la rajtojn de urbovilaĝo. Ekde 1992 - la urbo.
Geografio
redaktiLa urbo situas en la Meza Latvia malaltebenaĵo.[3]
Averaĝa temperaturo estas -5,5°C en januaro kaj +16,5°C - +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 800 mm jare.[3]
Transporto
redaktiLa ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P13 (Limbaži-Aloja) kaj P15 (Ainaži-Matīši-(Valmiera)), lokaj vojoj estas V120 (Aloja-Vīķi) kaj V139 (Aloja-Stūri).
Loĝantaro
redaktiLaŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 1 060 personoj sur areo de 2,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 400 loĝantoj/km².
Ŝanĝo de loĝantaro
redaktiJaro | Homoj[2][4] |
---|---|
1935 | 539 |
1965 | 3300 |
2000 | 1589 |
2021 | 1071 |
Etna strukturo
redaktiJaro | Homoj kune |
Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 1589 | 1484 (93%) | 41 (3%) | 17 (1%) | 9 (1%) | 17 (1%) | 11 (1%) | 10 (1%) |
2021 | 1071 | 987 (92%) | 29 (3%) | 13 (1%) | 6 (1%) | 4 (0%) | 5 (0%) | 27 (3%) |
Vidindaĵoj
redaktiAloja ne havas tre popularaj vidindaĵoj. En la urbo oni povas vidi:
Bildoj
redakti-
Ortodoksa preĝejo.
-
Urbodomo.
-
Lutera preĝejo.
-
Iama fervoja stacidomo.
-
Lernejo de muziko kaj arto.
Referencoj
redakti- ↑ Toponavi.com. Distancoj
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 54.
- ↑ 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ 4,0 4,1 stat.gov.lv
- ↑ Aloja.lv Apskates objekti (latve)
Eksteraj ligiloj
redaktiBildoj, sonoj kaj videoj pri temo Aloja en Vikimedia Komunejo