Alpanseque

municipo en Hispanio

Alpanseque [alpanSEke] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco, atribuita ankaŭ al la pli sudorienta komarko Tierra de Medinaceli.

Alpanseque
municipo en Hispanio
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Komarko de Almazán
Poŝtkodo 42213
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 2° 40′ U (mapo)41.265277777778-2.6708333333333Koordinatoj: 41° 16′ N, 2° 40′ U (mapo) [+]
Alto 1 112 m [+]
Areo 54,62 km² (5 462 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alpanseque (Provinco Sorio)
Alpanseque (Provinco Sorio)
DEC
Alpanseque
Alpanseque
Situo de Alpanseque
Alpanseque (Hispanio)
Alpanseque (Hispanio)
DEC
Alpanseque
Alpanseque
Situo de Alpanseque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alpanseque [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
 
Loko de Alpanseque en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 54,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 350 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 66 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Barahona, Romanillos de Medina, Marazovel, Valdelcubo kaj Paredes. Ĝi enhavas ankaŭ la loĝlokon Marazovel.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

En la 1980-aj jaroj la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Marazovel.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj la ermitejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti