La alta kuirarto (de la franca, haute cuisine, [ot kɥizin]; ankaŭ grande cuisine, [gʀɑ̃d kɥizin] «granda kuirarto») estas stilo de kuirarto karakterizata per alta rafinemo en la prezentado, uzado de manĝoproduktoj tre altkvalitaj, alta profesieco de la kuiristoj kaj multekosteco. Ĝi havas sian originon en la 19-a jarcento en Parizo post la Franca revolucio, kiam eksaj palacaj kuiristoj devis proponi siajn servojn al la nova burĝa klaso,[1]​ kaj aktuale ĝi estas praktikata ĉefe en grandaj hoteloj kaj prestiĝaj restoracioj de la okcidenta mondo. La alta kuirarto ne estas difinita per partikularaj stiloj; temas ĉefe pri ĝenerala praktiko. Gustoj, teksturoj, odoroj kaj koloroj (per kvar el la kvin sentoj) estas organizita per perfekteco kaj harmonio kiel suprema montro de la virtuozismo de la kreivaj kapabloj de la grandaj kuiristoj kiuj ofte konkurencas en amaskomunikiloj kun aliaj famuloj de la etosoj de kino, sporto, muziko ktp.

Tipa prezentado de franca Haute cuisine.
Prezentado de nova kuirarto.

Klasigo redakti

La tradicio dividis la "altan kuirarton" en diversaj branĉoj de la franca kuirarto:

  1. Haute cuisine ("alta kuirarto") mem estas konata kiel la plej bonkvalita el la plej bonkvalita en la kuirarta mondo.
  2. La cuisine bourgeoise ("burĝa kuirarto") estas la hejma kuirarto proponita al invititoj sub la samaj preceptoj de la alta kuirarto; kelkaj fakuloj kiel M. Proust metas ĝin samrange kun la Haute cuisine.
  3. La cuisine regionale ("regiona kuirarto") dise en la 33 historiaj provincoj de Francio, kiel diris Brillat-Savarin "la tapiŝo de la Haute Cuisine".
  4. La cuisine impromptue (la improvizita kuirarto) estas fakte formo de arto.

Notoj redakti

  1. Valerdi, María del Carmen (1a de Aprilo 2019). «¿Qué es la alta cocina?». Estudios Superiores Abiertos en Hostelería (ESAH). Konsultita la 28an de Februaro 2021.