Alteburg (Soonwald)
La monto Alteburg apud iama vilaĝo Pferdsfeld proksime de la urbo Bad Sobernheim en la Rejnlando-Palatinata distrikto Bad Kreuznach estas 620,5 m alta monto en la regiono Soonwald, parto de la Hunsrück. Sur la monto troviĝas remparoj kaj elrigardturo.
Alteburg | |||
---|---|---|---|
monto • monteto | |||
Alteco | 620,5 m | ||
Situo | apud Pferdsfeld, urbo Bad Sobernheim, distrikto Bad Kreuznach, Rejnlando-Palatinato, Germanio | ||
Montaro | Soonwald (Hunsrück) | ||
Geografia situo | 49° 53′ N, 7° 33′ O (mapo)49.887.5468Koordinatoj: 49° 53′ N, 7° 33′ O (mapo) | ||
| |||
Geografio
redaktiLa monto situas en la sudokcidento de la Soonwald en la Naturparko Soonwald-Nahe. Ĝia pinto estas sur la teritorio de Bad Sobernheim. Ĉirkaŭ 20 m nordokcidente de la pinto estas la limo al la 3,2 km sudokcidente situanta vilaĝo Schwarzerden. Ĉirkaŭ 6,5 km oriente da la pinto estas Winterbach, 6,3 km orientsudoriente Ippenschied, 3,8 km sude Seesbach, 3,7 km sudsudokcidente Weitersborn, 3,8 km okcidentsudokcidente Henau, 5,2 km okcidentnordokcidente Gemünden kaj 4,7 km nordokcidente Mengerschied. En la nordo fluas la rivereto Lametbach, je sudoriento la Kieselbach kaj en la sudokcidento preter la Schwarzerdener Höhe (alteco 550,0 m), al la rivereto Kellenbach, la malalta parto de la Simmerbach.
Remparoj
redaktiTuj antaŭ la elrigardturo troviĝas preskaŭ kvadrata rempara konstruaĵo. Hodiaŭ oni ne konas ties konstrutempon kaj funkcion. La remparo havas areon de 70 m oble 70 m (4.900 m²) kun ĉ. 1 m altaj muroj, kiuj larĝas je la bazo 6 m. La sciencistoj supozas, ke la remparo estas parto de kelta fuĝburgo el la La-Tène-tempo (500–20 a. K.) .
Eksteraj ligiloj
redakti- Hans H. Stassen: Alteburg (620 m) mit keltischer Fluchtburg Arkivigite je 2010-02-06 per la retarkivo Wayback Machine, Erläuterungen im Rahmen einer Wanderempfehlung
- Altenburgturm im Soonwald Arkivigite je 2015-12-04 per la retarkivo Wayback Machine, auf soonwald.de
- Aussichtstürme im Hunsrück Arkivigite je 2017-02-24 per la retarkivo Wayback Machine, auf hunsrueck-zeitung.com
- Beschrifteter Rundumblick vom Alteburgturm auf panorama-photo.net (Viewer für den Internet Explorer)