Bad Sobernheim
komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio
Bad Sobernheim estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Kreuznach de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 6 495 loĝantojn. La urbo estas la administra centro de komunumaro, germane nomata Verbandsgemeinde Bad Sobernheim.
Bad Sobernheim | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • banloko | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Bad Kreuznach | |||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Sobernheim | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06751 | |||||
Poŝtkodo | 55566 | |||||
Aŭtomobila kodo | KH | |||||
Oficiala Municipokodo | 07133501 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Hans-Georg Janneck | |||||
Titolo de komunumestro | Stadtbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 11 55566 Sobernheim | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 6495 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 47′ N, 7° 39′ O (mapo)49.7872222222227.6527777777778Koordinatoj: 49° 47′ N, 7° 39′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 620 m | |||||
Areo | 54,06 km² | |||||
Oficiala retejo | http://stadt.bad-sobernheim.de/ | |||||
Bad Sodernheim apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"].
La loka nudpiedejo
redaktiEn la urba parko situas nudpiedejo, kies vojo por nudpieda promenado, aprezata aparte de infanoj, plurfoje krucas la riveron Nahe. La sekva galerieto de esperantista infana ekskurso donu iom da impresoj pri ĝi (la nudaj piedoj pro ŝlimo kaj akvo ne ĉiam videblas):
-
Vado -
tra ŝlimo, -
vojo tra la rivero Nahe -
kaj per pendoponto. -
De paliso al paliso, -
de trabo al trabo, -
ekvilibrante. -
Kaj fine: malvarma duŝo.