Alternativa rokmuziko

ĝenro de rokmuziko
(Alidirektita el Alternativa muziko)

Alternativa rokmuziko aŭ simple alternativa roko estas ĝenro de rokmuziko kiu estas parenca de punko. La termino aperis inter 1979-1981 kaj populariĝis en 1992 por priskribi bandojn kiuj ne sekvis la siatempan ĉef-kurenton (tiel nomita 'mainstream').

Alternativa rokmuziko
Angle Alternative rock
Kulturaj fontoj Fruaj 1980-aj jaroj en Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono
Stilaj fontoj Punk rock, post-punk, hardcore punko, New Wave
Tipaj instrumentoj Elektra gitaro – basgitaro – Drumomaŝino – iam klavaro
Subĝenroj Britpop – College rock – Dream pop – Geek rock – Gothic rock – Grunge – Indie pop – Indie rock – Math rock – Noise pop – Noise rock – Paisley Underground – Post-Britpop – Post-rock – Shoegazing
Derivaj ĝenroj Alternative dance – Alternative hip hop - Alternative metal – Psychobilly – Industrial rock – Madchester – Post-punk revival – Riot Grrrl
Rilataj kategorioj
Vidu ankaŭ Muzikaj grupoj – College radio – Historio – Independent music – Lollapalooza
vdr
Sonic Youth
Arcade Fire
The Postal Service
Moonlander, Lee Ranaldo, Sonic Youth & Moodswinger, Liars

Alternativa rokmuziko estas formita de diversaj subgenroj, kiuj eliris el la indie muzika scenejo ekde la 1980-aj jaroj kaj inkluzivas ekzemple grunge, indie-popo, postpunko, hardkor-punko, gotika roko, rokenrolo. Tamen, plejmulte alternativa muziko ŝuldis al punko, kaj tio preparis bazon por la kreado de subgrunda kaj alternativa muziko en la 1970aj jaroj[1]. Kvankam oni konsideras alternativan muzikon ĉefe kiel rok-muzikon, ĝi ofte havas fortajn influojn de popol-, rege- kaj ĵaz-muziko, inter aliaj.

Notindaj ekzemoloj de alternativaj rokmuzikaj grupoj inkluzivas R.E.M. , Nirvana , Radiohead kaj Oasis, Talking Heads, Sonic Youth, Beck, Bjork, Mão Morta, Sigur RósThe Pixies.

Referencoj redakti

  1. (en) Alan di Perna, "Brave Noise,The History of Alternative Rock Guitar". Guitar World, decembro 1995.

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Alternative Rock News (Aktualaĵo pri alternativo roko)