Alterne edrotranĉita kuba kahelaro

En geometrio, la alterne edrotranĉita kuba kahelaro estas unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco.

Alterne edrotranĉita kuba kahelaro
Bildo
Bildo
Speco Konveksa unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Schläfli t0,3h{4,3,4}
Figuro de Coxeter-Dynkin
Edroj Trianguloj {3}, kvadratoj {4}
Ĉeloj Kuboj (4.4.4)
malgrandaj rombokub-okedroj (3.4.4.4)
kvaredroj (3.3.3)
Geometria simetria grupo [4,3,4]
Propraĵoj Vertico-transitiva
vdr

Ĝi estas unu el 28 konveksaj unuformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco.

Konstruo redakti

La kahelaro povas esti farita per alterna edrotranĉo de la regula kuba kahelaro. En ĉiu ebeno de ĉiu el 3 familioj de ebenoj de edroj de la fonta kahelaro, la edroj estas alterne tranĉataj en unu direkto perpendikulare al la ebeno, kaj en la mala direkto. Dum la operacio, duono de la kuboj, al kiuj estas la tranĉo, konservas sian formon. La alia duono de la kuboj iĝas malgrandajn rombokub-okedrojn. Novaj kvaredroj aperas en lokoj de verticoj de la fonta kahelaro.

La operacio estas malproksime simila al operacioj de alternado kaj edrotranĉo.

Noto ke ĉi tiu kahelaro ne estas rezulto de edrotranĉo de la alternita kuba kahelaro kaj ne estas rezulto de alternado de la edrotranĉita kuba kahelaro (la edrotranĉita kuba kahelaro estas la samo kiel la regula kuba kahelaro).

Vidu ankaŭ redakti