Altusried

komunumo en Bavario, Germanio

Altusried estas komunumo en suda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Oberallgäu (Supra Algovio) en la distriktaro Ŝvabio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 10 378 loĝantojn. Loko kaj regiono estas tre idiliaj kaj ŝatataj de turistoj. Menciindas la teatro en Altusried, kie kelkfoje en somero kvazaŭ la tuta loĝantaro prezentas profesiecan teatraĵon pri libereco kaj liberiĝo, ekzemple "Vilhelm Tell" aŭ "Johana de Orléans".

Altusried
Blazono
Altusried (Germanio)
Altusried (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Distriktaro Ŝvabio
Distrikto Distrikto Oberallgäu
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 08373, 08374 (parto Krugzell)
Poŝtkodo 87452
Aŭtomobila kodo OA
Oficiala Municipokodo 09780112
Politiko
Komunumestro Joachim Konrad
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
Demografio
Loĝantaro 10378 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 48′ N, 10° 13′ O (mapo)47.810.216666666667Koordinatoj: 47° 48′ N, 10° 13′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 723 m
Areo 91,68 km²
Oficiala retejo https://www.altusried.de/
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

En 1891 en la komunumo naskiĝis la Esperanto-pioniro kaj advokato Otto Eberler. Li estis komponisto de moderna dancmuziko kaj propagandisto de Esperanto en Germanio kaj eksterlando. En aŭgusto 1983 en Altusried okazis la 3-a Franc-germana junulara seminario de GEJ kaj JEFO.

Eksteraj ligiloj redakti