Aluminito estas hidroza aluminia sulfida mineralo kun formulo: Al2SO4(OH)4·7H2O. Ĝi estas terblanka ĝis grizblanka monoklina mineralo kiu preskaŭ nenima montras kristalan formon. Ĝi formas botrioidaj ĝis mamilaj argilecaj amasoj. Ĝi havas tre mildan durecon de 1–2 kaj specifan graviton de 1.66–1.82.

Aluminito el Newhaven, Sussex, Anglio.

Ĝi ekzistas en kuŝejoj el argilo kaj lignito kiel redoksa produkto de pirito kaj markasito kun aluminiaj silikatoj. Ĝi ekzistas ankaŭ en vulkanaj sublimejoj, en kuŝejoj de natura sulfuro kaj rare en kavernoj. Ĝi ekzistas en asocio kun basaluminito, gibsito, epsomito, gipso, celestito, dolomito kaj goetito.[1]

Ĝi estis por la unua fojo priskribita en 1807 el Halle, Saksio-Anhalto, Germanio, kaj nomita tiel pro sia aluminienhavo.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Handbook of Mineralogy Alirita la 2an de Septembro 2021.
  2. Mindat Aluminite, Alirita la 2an de Septembro 2021.