Epsomito estas hidroza magnezia sulfata mineralo kun formulo MgSO4·7H2O.

Epsomito el Nov-Meksiko.

Epsomito kristaliĝas en la romba kristalsistemo kiel rare troveblaj pingloformaj aŭ fibrecaj kristaloj, kies normala formo estas amasaj elstarĵoj. Ĝi estas senkolora ĝis blanka kun nuancoj de flava, verda kaj rozkoloroj. La dureco estas 2 ĝis 2.5 kaj ĝi havas malaltan specifan graviton de 1.67.

Epsomito estas la samo kiel la hejma kemiaĵo, Epsoma salo aŭ magnezia sulfato, kaj estas facile solvebla en akvon. Ĝi absorbas akvon el la aero kaj iĝas heksahidrato pro la perdo de unu molekulo de akvo kaj ŝanĝo al la monoklina kristalsistemo.

Ĝi estis por la unua fojo sistematike priskribota en 1806 el trovitaĵo ĉe Epsom, Surrey, Anglio, laŭ kiu ĝi estis nomita.

Eksteraj ligiloj redakti