Amaru Jupanki, literumita ankaŭ Amaru Yupanqui kaj Amaru Tupak Inka, (de la keĉua Amaru Jupanki, Amaru Tupak Inka), estas kun-reganto inkaa. Ofte rekonita kiel trankvila kaj indulgema regnestro, li tute ne estis sangavida militestro. Malgraŭ liaj kvalitoj, lia malestimo por la milito faris lin nekompetenta por regi ĉar la Inkaa imperio bezonis imperiestro eksperimentita en la militaj aferoj kun la celo fronti al la danĝeroj de la epoko.

Amaru Jupanki
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1439 (1439-11-30)
Morto 30-an de novembro 1484 (1484-11-30) (45-jaraĝa)
en Kusko
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Inkaa imperioPeruo vd
Familio
Patro Pacha Kutiq vd
Gefratoj Tupak Jupanki vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de la imperiestro Paĉakuti kaj de la Koja Mama Anaŭarki, li naskiĝis en Pomakoĉa (de la keĉua Pumakuĉa) dum lia patro marŝis al Vilkashuaman. Revene al Kusko, Paĉakutek organizis grandajn festojn por festi lian naskiĝon. Li estis la filo preferita de Paĉakutek, de kie lia elekto nomumi lin lia posteulo.

Kvankam sufiĉe dotita por la administracio de la ŝtato, la kronprinco ne povis familiariĝi kun siaj militaj taskoj. La imperiestro Paĉakutek sendis armeon al la konkero de la popoloj de Amazonio, sed tiu ekspedicio montriĝis katastrofa. La inkaoj, kutimigitaj al la altaj montoj de Andoj, suferis la malsekan klimaton de la tropika pluvarbaro. Kolera pro tiu malvenko, Paĉakutek decidis ekestri sian armeon kaj redirektis ĝin al la tropika arbaro. Dum la foresto de la regnestro, ribelo instigita de la Kollas aŭ Gluis, en la malnova tempo la plej potencaj kaj la plej riĉaj sinjoroj de la Altiplano anda, krevis al la alirejoj de la Lago Titikako. Dekomence, Paĉakutek kredis povi meti finon li mem al tiu ribelo. La ribelo ŝajnis finita kaj Paĉakutek denove foriris al Kuzko. Amaru, kiel kun-regento, estas zorge fari ĉesi la ribelon. Liaj du fratoj akompanis lin. La decidoj de Amaru estas ĉiuj katastrofaj por la inkaa armeo kaj, sen la helpo de liaj fratoj, li estus kondukinta lin al vera katastrofo. Paĉakutek konstatis, ke la junulo Amaru estis sen militaj kapabloj. Krome, la nobelaj inkaoj (nomitaj la «oreluloj») manifestis sian opozicion al lia kun-reĝado kaj Amaru cedis propravole sian pozicion kaj lia frato Tupak Jupanki estis elektita nova posteulo kaj kun-regento. La historiisto Henri Favre supozas koncerne al li neprobabla la ekziston de «kun-registaro», indikante prefere ke Tupak Jupanki, reveninte de siaj militaj ekspedicioj, devigis Paĉakutekon abdiki kaj nomi lin posteulo anstataŭe de Amaru.

Referencoj redakti