Amatrice

komunumo de Italio

Amatrice (elp. amatriĉe) estas komunumo de Italio en la provinco Rieti.

Amatrice
Vintro 2003
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Lazio.svg Latio (2005)
Provinco RI Rieti (2005)
Geografia situo 42° 38′ N, 13° 17′ O (mapo)42.63333333333313.283333333333Koordinatoj: 42° 38′ N, 13° 17′ O (mapo)
Alto super marnivelo 955 m
Areo 174 (2005) km²
Loĝantaro 2500 (2018)
Loĝdenso 14 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Vidu la liston (2005)
Najbaraj komunumoj Accumoli, Campotosto (AQ), Cittareale, Cortino (TE), Crognaleto (TE), Montereale (AQ), Rocca Santa Maria (TE), Valle Castellana (TE) (2005)
Patrono Maria di Filetta
Nomo de loĝantoj amatriciani
Poŝtkodo 02012
Imposta kodo A258
Kodo laŭ ISTAT 057002
Telefona prefikso 0746
Retpaĝo http://www.amatrice.net/
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

Komunumaj partojRedakti

Amatrice administre konsistas (stato: 2005) el jenaj partoj (itale frazioni):

Aleggia, Bagnolo, Capricchia, Casale, Casale Bucci, Casale Nadalucci, Casalene, Casale Nibbi, Casali della Meta, Cascello, Castel Trione, Collalto, Collecreta, Collegentilesco, Collemagrone, Collemoresco, Collepagliuca, Colletroio, Colli, Conche, Configno, Cornelle di Sopra, Cornelle di Sotto, Cornillo Nuovo, Cornillo Vecchio, Cossara, Cossito, Crognale, Domo, Faizzone, Ferrazza, Filetta, Fiumatello, Francucciano, Forcelle, Moletano, Musicchio, Nommisci, Osteria della Meta, Pasciano, Patàrico, Petrana, Pinaco Arafranca, Poggio Castellano, Poggio Vitellino, Prato, Preta, Rio, Retrosi, Roccapassa, Rocchetta, Saletta, San Benedetto, San Capone, San Giorgio, San Lorenzo a Pinaco, San Martino, Santa Giusta, Sant'Angelo, San Tomasso, Saletta, Scai, Sommati, Torrita, Torritella, Varoni, Villa San Cipriano, Villa San Lorenzo a Flaviano, Voceto.

ĜemelecojRedakti

Amatrice ĝemeliĝis kun kvar lokoj, ĉiuj en Italio:

  Ostia Antica en Italio (Latio)
  Montorio al Vomano en Italio (Abruco)
  Potenza en Italio (Basilikato)
  Ascoli Piceno en Italio (Markio)

Tertremo en 2016Redakti

La 24-an de aŭgusto 2016 ĝi estis grave damaĝita de tertremo de grado 6,0 de la Richter-skalo kiu okazis en la Rieti-areo kun epicentro en la proksima Accumoli.

KuiradoRedakti

Amatriciana

Amatrice estas fama pro la 'sugo all'amatriciana', saŭco por kondimenti nudelojn, ekz. spagetojn, vermiĉelojnmakaroniojn. Origine la saŭcon preparis la lokaj paŝtistoj el la ingrediencoj je sia dispono sur la montaroj: gvanĉalo, ŝaf-fromaĝo kaj spagetoj. Poste, en la dek-oka jarcento la recepto estis delikatigita per aldono de tomato kaj iomete da olivoleo. Ĝi iĝis konata en tuta Italio kiam en la dek-naŭa jarcento multaj amatriĉanoj migris al Romo pro krizo de la brutbredado kaj trovis laboron en la restoraciado kie ili konigis la tipan pladon de ilia tradicio: la 'amatriciana'.

La unua historia amatriĉa restoracio estis inaŭgurìta en Romo en 1860 de Luigi Sagnotti kun la nomo Il Passetto (la pasejeto), tiel nomata ĉar pere de la restoracio oni povis pasi de 'vicolo del passetto' al 'piazza Navona'.

Al la konatigo nacinivela de la recepto de la "amatriciana" kontribuis ankaŭ la aktoro Aldo Fabrizi kiu ofte parolis pri ĝi en siaj elsendoj per radio kaj televido.