Aminatou Haidar

Aminatou HAIDAR (en araba: أمنتو حيدار), fojfoje konata simple kiel Aminatu (laŭ kelkaj fontoj naskiĝinta en Akka, provinco de Tata (tiam Hispania Saharo), la 24-an de julio 1966,[1] laŭ aliaj fontoj naskiĝinta en Ajuno en 1967[2]) estas aktivulino por saharanoj kaj homaj rajtoj. De novembro ĝis decembro de 2009 ŝi troviĝis forpelita fare de la maroka registaro en la Flughaveno de Lanzarote, en San Bartolomé, ĉar ŝi rifuzis deklari sin marokano kaj iĝis senŝtata. Dume ŝi realigis fastostrikon, ĉar Maroko malpermesis al ŝi reveni al sia hejmo. Ŝi ricevis apogon de tre granda parto de la hispana socio, ĉefe inter loĝantoj de Kanarioj, saharanoj loĝantaj en Hispanio kaj artistoj, famuloj kaj politikistoj, kiuj apogas la proponon de sendependeco de la saharanoj el la maroka okupado. Aminatou Haidar revenis al sia hejmo en Ajuno, Okcidenta Saharo, post pli ol unu monato de fastostriko la 17an de decembro 2009[3].

Aminatou Haidar
Aminatou Haidar 2.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1966 (1966-07-24) (54-jara)
en Akka
Lingvoj araba lingvo
Loĝloko Ajuno
Ŝtataneco Morrocco
Okupo
Okupo aktivulo • politikisto
Information icon.svg
vdr
Aminatou Haidar, aktivulino por homaj rajtoj

BiografioRedakti

Haidar estas patrino de du filoj kaj faris studojn pri moderna literaturo. Lastatempe ŝi estas la plej fama aktivulo pledanta, ke la Araba Demokratia Sahara Respubliko estu realaĵo kiel ŝtato de la teritorio nomata Okcidenta Saharo. La procezo de malkoloniigo de tiu teritorio, siatempa hispania kolonio, interrompiĝis en 1976 post rezigno fare de Hispanio kadre de la Interkonsentoj de Madrido, kiam ĝi cedis antaŭ la premo de Maroko kaj Maŭritanio, kvankam ĝi engaĝiĝis ĉe UN por plenumi tiun malkoloniigon. Aktuale Okcidenta Saharo estas regata fakte de Maroko, kaj pro tio Haidar posedas la marokan ŝtatanecon.

AktivadoRedakti

Pro sia ideologio por saharanoj, ŝi estis tre ofte persekutata kaj subpremata fare de la marokaj instancoj. En 1987, kiam ŝi estis 21-jara, ŝi partoprenis en paca manifestacio de 700 personoj kiuj postulis referendumon pri sendependeco de Okcidenta Saharo el Maroko. Post tiu aktivado ŝi estis arestita sen esti akuzata nek juĝata en la tielnomataj "sekretaj prizonoj" de Maroko dum 4 jaroj.[4] Tie ŝi suferis torturojn kun aliaj 9 virinoj kaj 50 viroj, saharaj arestitoj.[5]

En 2005 ŝi estis kondamnita de la maroka justico je 7 monatoj en la karcero konata kiel "Nigra Karcero" de Ajuno. La juĝprocezon denuncis pro maljusteco observanto sendita de la organizo Amnestio Internacia. Tiu organizo konsideras, ke Haidar estis pensarestito. Ankaŭ membroj de la Eŭropa Parlamento iniciatis internacian kampanjon por la liberigo de Aminatou Haidar, kion oni postulis formale per rezolucio de tiu parlamento. Post pli ol unu monato en karcero, ŝi estis liberigita en januaro 2006. Ŝia liberigo revivigis la postulojn de sendependeco de la saharanoj, kiuj manifestaciis surstrate eĉ en Ajuno, kaj la protestojn de la saharaj studentoj de la Universitato de Marakeŝo.

Post granda gazetara informado pri ties maljusta enkarcerigo, kaj la grava apogo kiun ŝi ricevis de okcidentaj asocioj kaj politikistoj, oni atingis la eliron de Haidar por iĝi vaganta ambasadoro de la Araba Demokratia Sahara Respubliko kontakte kun fremdaj registaroj kaj asocioj por saharanoj.

En aŭgusto 2006 Maroko rifuzis doni al ŝi sian pasporton kaj la rajton elirigi siajn filojn kiel subpremanta decido.

AgnoskadoRedakti

Pro sia lukto por la agnoskado de la rajtoj de saharanoj ŝi ricevis diversajn internaciajn agnoskojn:

Ŝi estis ankaŭ kandidato al diversaj premioj de internacia gravo, kiel Saĥarov-Premio aljuĝata de la Eŭropa Parlamento, Premio Fonduso Ginetta Sagan aljuĝata de Amnestio Internacia aŭ nomumo por Nobel-premio pri paco en la jaro 2008.[6]

NotojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti