Ampelmännchen (semaforulo) estas homa simbolo en la strataj transirejaj lumoj en Germanio. La formo de la malgranda semaforulo (Ampelmann/Ampelmänner) kun ĉapelo estas fama. Estas ankaŭ semaforulinetoj (Ampelweibchen, Ampelfrau/Ampelfrauen, Ampelfrauchen) kun harvostoj en la urboj Cvikaŭo kaj Dresdeno. En Berlino la semaforuloj iĝis tre popularaj post la reunuiĝo de la urbo post la malvarma milito. La urbestraro volis forigi la orientgermanajn semaforulojn (vidu bildon ĉi-sube) por ke ili estu identaj al la okcidentgermanaj. Tio kreis amason da protestoj ĉe la loka loĝantaro. La plimulto de la orientgermanaj Ampelmännchen estis forigitaj, sed restis kelkaj, kiuj nun estas turisma allogaĵo, retrovebla ankaŭ sur T-ĉemizoj, tasoj, glasoj ktp.

En aliaj landoj redakti