Strigorĝa amfispizo

Specio de birdo de la familio de emberizedoj
(Alidirektita el Amphispiza bilineata)

La Strigorĝa amfispizoNigragorĝa amfispizo (Amphispiza bilineata) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj. Ĝi estas malgranda membro de la grupo de la Amerikaj paseroj troviĝanta precipe en sudokcidenta Usono kaj ĝis la centro de Meksiko (Baĥio). Ĝi estas foje nomata kiel Dezertopasero, pro sia preferata vivejo de aridaj dezertaj montetoj, makiso kaj arbustaroj, sed tiu nomo estas precipe uzata por la Dezertopasero de Afriko kaj Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strigorĝa amfispizo
Strigorĝa amfispizo
Strigorĝa amfispizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Amphispiza
Specio: A. bilineata
Amphispiza bilineata
(Cassin, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 

La Strigorĝa amfispizo atingas longon de ĉirkaŭ 12 al 13 cm, kaj estas helgriza supre, blankeca sube, kun distinga nigrablanka kapobildo konsista el ampleksa blanka supraokula strio iom bordita je nigro supre kaj komence kaj ankaŭ blanka "mustaĉo"; estas nigra vertikala makulo en gorĝo kiu etendas horizontale al la supra parto de la brusto; ĝenerale, la grizo de la kapo estas pli malhela ol tiu de la dorso kaj nigra ĉe la brido. Estas blanka suba duona okulringo.

La beko estas griza kaj pli malhela en supra makzelo.

Ne estas seksa dimorfismo.

Nematurulo estas simila, sed ne havas nigran gorĝon kvankam havas nigran striecon en ventro.

Kutimaro redakti

Ties alvoko estas altatona kaj sonorileca, kaj la maskla kanto estas simpla, mekanikeca sonorilaĵo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj semojn, kaj formas malgrandajn arojn, kvankam tiuj povas esti pli grandaj ĉirkaŭ akvejoj en la dezerto.

Ĝi konstruas neston ne tre prilaboritan el herbotigoj kaj vegetalaj fibroj, zorge kaŝita en arbusto, el 15 al 50 cm supergrunde. La ino demetas 3 aŭ 4 helbluajn ovojn.

Notoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti