Amsomero

socia kaj politika fenomeno ĉe San-Francisko, Kalifornio, Usono je 1967

La Somero de Amo (aŭ Amsomero) estis socia fenomeno okazinta dum la somero de 1967, kiam pli ol 100.000 homoj, plejparte junuloj elportantaj hipian modon de vesto kaj konduto, konverĝis en la ĉirkaŭaĵo de San-Francisko de Haight-Ashbury. Kvankam hipioj ankaŭ kolektiĝis en multaj aliaj lokoj en Usono, Kanado kaj Eŭropo, San-Francisko tiam estis la plej diskonigita loko por hipia subkulturo.

Hipioj, foje nomataj flor-infanoj, estis eklektika grupo. Multaj suspektis pri la registaro, rifuzis konsumismajn valorojn, kaj ĝenerale kontraŭis la Vjetnaman Militon. Kelkaj interesiĝis pri politiko; aliaj pli zorgis pri arto (muziko, pentrado, poezio precipe) aŭ spiritaj kaj meditantaj praktikoj.

Vidu ankaŭ redakti