Analoj de Quedlinburg

La analoj de Quedlinburg - en mezepoka latina lingvaĵo Annales Quedlinburgenses, germane Quedlinburger Annalen, plene esperantigite kvedlinburgaj analojanaloj de Kvedlinburgo[1] - skizas la mezeŭropajn eventojn de la jaroj 984 ĝis 1025. Ili ankaŭ ekestis en tiu periodo, sed konserviĝis nur unusola manuskripto de ĝi el la 16-a jarcento, konservata en la saksia landa biblioteko de la germana urbo Dresdeno.[2]

Analoj de Quedlinburg
manuskriptoliteratura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro eseo
vdr

La analoj verkitaj en mezepoka latina lingvaĵo enhavas "mondan kronikon", kiu referencas al la analoj de Hersfeld (annales hersfeldenses) kaj la grandaj analoj de Hildesheim (annales hildesheimenses maiores). En tiu "monda kroniko" estas multaj legendaj elementoj kaj parte fortaj eraroj, ektemple ke por Atilo la Huno, kiu mortis en 453, estas indikita la mortojaro 532. Per tiu jaro ankaŭ estas indikita la ekrega jaro de Teodoriko la 1-a, kiu tamen jam ekregis en 511. La indikoj ekde la jaro 702 estas verkitaj en anala formo, kaj ekde la jaro 913 la vortumo sendependas de aliaj fontoj. Pri la periodo inter la jaroj 961 kaj 983 tute nenio estas notata, kaj ekde la jaro 984 la indikoj verkiĝis tute sendepende de aliaj fontoj aŭ referencoj.

Por la ŝtata historio de Litovio respektive de la etna historio de la litovoj la analoj aparte gravas, ĉar la lando en mencio pri la jaro 1009 estas unuafoje skribe menciata - en la formo "Litua". Sekve en Litovio dum la jaro 2009 festiĝis la miljara jubileo de la ŝtata ekzisto, kaj en la lando la historia dokumento, litove nomata Kvedlinburgo analai, estas aparte konata.

Laŭ moderna literaturhistoria hipotezo la verkisto eble estis virino, hipoteze monaĥino de nomo Martina Giese el la monaĥejo Stift Quedlinburg.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti