La Anda krestanaso (Lophonetta specularioides alticola) estas unu el du subspecioj de la specio Krestanaso. Ĝi estas multe pli rara ol ties frata subspecio nome la Patagonia krestanaso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anda krestanaso
Anda krestanaso
Anda krestanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Lophonetta
Specio: L. s. alticola
Lophonetta specularioides alticola
(Ménégaux, 1909)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Anda krestanaso estas mezgranda anaso kun longo de ĉirkaŭ 600 mm, malhela nuka kresto kaj longa, pinteca nigra vosto. Ties koloroj estas ĉefe griza kaj bruna. La frunto, flankoj de kapo kaj kolo estas palaj, dum la centro de la krono, la kresto kaj la areo malantaŭ la okuloj estas malhelbrunaj al nigrecaj. Multe de la korpoplumaro estas helbruna makulece kun pli malhelaj markoj. La flugiloj estas malhelbrunaj a nigraj. La irisoj estas flavaj kaj la beko kaj piedoj estas malhelgrizaj. Ĝi estas tre simila al la nomiga subspecio, diference je tio ke ĝi estas iomete pli granda, pli bruna kaj malpli makuleca, kun pli malhela purpura speguleto.[1]

Distribuado kaj habitato redakti

Tiu subspecio troviĝas en lagoj en Andoj de Sudameriko, je altitudoj de 2,000-4,300 m super marnivelo el la regiono Huánuco de centra Peruo suden tra la montoj de Bolivio al Provinco Talca en centra Ĉilio kaj al Mendoza Provinco en norda Argentino. Ĝi ĝenerale reproduktiĝas sub 3,500 m smn.[1]

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Blake (1977).

Fontoj redakti

  • Blake, Emmet Reid. (1977) Manual of Neotropical Birds: Spheniscidae (penguins) to Laridae (gulls and allies). Ĉikago: University of Chicago Press, p. 225–226. ISBN 9780226056418.