Andor Bánhidi
hungara pentristo
BÁNHIDI Andor (ba:nhidi) estis hungara pentristo, grafikisto naskita en Satmaro la 24-an de aŭgusto 1910 kaj mortinta en Budapeŝto la 25-an de septembro 1964.
Andor Bánhidi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1910 en Satu Mare |
Morto | 25-an de septembro 1964 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 33/5-1-26 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Distingoj, premioj
redakti- 1952: Munkácsy-premio
Kariero
redaktiAndor Bánhidi studis en Magyar Képzőművészeti Főiskola (Hungara Belarta Altlernejo) de Budapeŝto en jaroj 1929-35. Inter 1938-43 li estis grafikisto de la kuracilfabriko Wander, samtempe li distingiĝis per siaj turismaj afiŝoj. Post reveno el militkaptiteco en 1948 li laboris en la dekoracisekcio de MDP, inter 1952-57 li estis pentristo en Honvéd Stúdió. De 1958 ĝis sia morto li estis katedrestro de grafika katedro de la Magyar Képzőművészeti Főiskola (Hungara Belarta Altlernejo). Li fidele sekvis la devigojn de la socialisma realismo.
Elektitaj grupaj ekspozicioj
redakti- 1952-54 • 3. és 4. Országos Képzőművészeti kiállítás, Műcsarnok, Budapest
- 1961 • IV. Magyar Plakátkiállítás, Műcsarnok, Budapest
- 1960 • Magyar Plakát-Történeti kiállítás 1885-1960, Műcsarnok, Budapest
- 1986 • 100 + 1 éves a magyar plakát, Műcsarnok, Budapest
- 1995 • Plakát Parnasszus I., Szt. Korona Galéria, Székesfehérvár.
Fontoj
redakti- Artportal.hu