Andor Festetics (politikisto)

hungara politikisto

Grafo Andor Festetics [feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Festetics Andor estis hungara politikisto, ministro. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai.

Andor Festetics
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1843 (1843-01-17)
en Peŝto
Morto 16-an de aŭgusto 1930 (1930-08-16) (87-jaraĝa)
en Böhönye
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Ágoston Festetics (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Sándor Festetics Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Andor Festetics [1] naskiĝis la 17-an de januaro 1843 en Pest (urbo). Li mortis la 16-an de aŭgusto 1930 en Böhönye.

Biografio

redakti

Andor Festetics lernis juron, poste li eklaboris en la departementa administrado kiel subnotario. Inter 1892 kaj 1896 li estis parlamenta deputito, inter 1897 kaj 1902 li politikadis en la senato. En 1894 kaj 1895 li estis ministro pri agrikulturo. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn. La pli aĝa filo Sándor Festetics baldaŭe estis ministro.

Fontoj

redakti