Grafo Sándor Festetics [ŝAndor feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun la ceteraj nomoj Festetics Sándor Ágost Dénes estis hungara politikisto, ministro, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai. Lia patro estis Andor Festetics (politikisto).

Sándor Festetics
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1882 (1882-05-31)
en Dég
Morto 12-an de septembro 1956 (1956-09-12) (74-jaraĝa)
en Balatonrendes
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Andor Festetics
Infano Izabella Mária Festetics
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Sándor Festetics [1] naskiĝis la 31-an de majo 1882 en Dég. Li mortis la 12-an de septembro 1956 en Balatonrendes.

Biografio redakti

Sándor Festetics lernis juron, poste li estis diplomato. Dum la 1-a mondmilito li atingis la rangon kapitano. Lia edzino estis fratino de Mihály Károlyi, nemirinde post la revolucio en 1918 li iĝis ministro pri defendo. Li ne kulaboris kun la komunistoj, tial dum la Hungara Sovetrespubliko li ne plu estis ministro. Post jaroj li estis unu el la fondintoj de hungaraj nazioj. En 1931 li estis elektita parlamenta deputito. Post la 2-a mondmilito la tribunalo kondamnis lin 5 jarojn, fakte li liberiĝis en 1953.

Lia edzino naskis 4 gefilojn.

Fontoj redakti