András Bíró

ĵurnalisto, ĵurnalredaktisto, mediprotekta kaj homrajta aktivulo

András Bíró - naskiĝis la 20-an de oktobro 1925 en Sofio - estas ĵurnalisto, ĵurnalredaktisto, mediprotekta kaj homrajta aktivulo en Hungario, kiu aparte engaĝiĝas per la Aŭtonomia Fondaĵo (Autonómia Alapítvány). En 1995 al li kaj al la fondaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

András Bíró
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1925 (1925-10-20) (98-jaraĝa)
en Sofio
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto • homrajta aktivulo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti