András Kruppka

hungara aktoro

András Kruppka [andrAŝ krupka], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomoKruppka András Szilveszter estis hungara filmteknikisto (pioniro de la hungara filmtekniko) naskita en Hungara reĝlando en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio) la 30-an de junio 1878 kaj mortinta en ? la 24-an de majo 1950. Liaj nomvariantoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) [1] Kruppka András, Kruppka Endre, liaj pseŭdonimoj estis K. Kovács András, K. Kovács Andor. Lia frato estis Gusztáv Mihály Kovács.

András Kruppka
Persona informo
Naskonomo Krupka András Szilveszter
Naskiĝo la  30-an de junio 1878(nun 1878-06-30)
en Hungario Nagyvárad (Hungara reĝlando)
Morto la 24-an de majo 1950
en ?
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Gusztáv Mihály Kovács
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Biografio redakti

András Kruppka akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en Budapeŝto, poste li komencis sian karieron en kabaredo. En 1911 li havis rolojn en Teatro Király kaj Teatro Magyar. Ekde la sekva jaro li havis ankaŭ malgrandajn rolojn en filmaj skeĉoj. Dum filmado li spertiĝis pri la tekniko, tial li fondis en 1915 memstaran filmlaboratorion kune kun sia frato en Budapeŝto, kiu en 1949 eniĝis en Magyar Filmlaboratórium Állami Vállalat (Ŝtata Entrepreno de Hungara Filmlaboratorio).

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Gazdag ember kabátja (1912, skeĉo; ankaŭ reĝisoro) - riĉulo
  • Krausz doktor a vérpadon (1913, skeĉo)
  • Az iglói diákok (1918, ankaŭ reĝisoro) - lerneja servisto

Fontoj redakti