András M. Novák
András M. Novák [andrAŝ em novAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo M. Novák András estas hungara pentristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál.
András M. Novák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1944 (79-jaraĝa) en Kaposvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
András M. Novák [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1944 en Kaposvár.
Biografio
redaktiAndrás M. Novák frekventis artan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1968. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Barcsay, János Kmetty kaj Lajos Szentiványi (pentristo). Li havis ŝtatan stipendion inter 1970 kaj 1973, usonan stipendion en 1993. Ekde 1974 li estas profesia pentristo. Li ne nur pentras, sed ankaŭ kreas kolaĝojn. Li ricevis 3 premiojn en 1984, 1987 kaj 1999.
El solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1971, 1973, 1986, 1991, 1995, 1998, 2004)
- Kaposvár (1983)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1970-1978, 1984, 1992, 2006)
- Vieno (1982)
- Hamburgo (1986)
- Arthalo Budapeŝto (1997)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Nagypapáéknál
- Nád mellett
- Corpus regni
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva membiografio kun bildoj