András Törőcsik

András Törőcsik [andrAŝ torOĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Törőcsik András estis genia hungara futbalisto (avanulo), kies vivo restis nur torso.

András Törőcsik
atakanto
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de majo 1955 (1955-05-01)
en Budapeŝto,  Hungario
Morto 9-an de julio 2022 (2022-07-09) (67-jaraĝa)
en Angyalföld
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

András Törőcsik[1] naskiĝis la 1-an de majo 1955 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de julio 2022 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Törőcsik futbalis en ĉefurba junulara teamo inter 1967-1974, poste jam en signifa plenkreska futbalklubo ĝis 1985 en 236 matĉoj kun 69 goloj. Li futbalis plu ĝis 1989 en aliaj kluboj, ankaŭ eksterlande. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono trifoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1976-1984 45-foje kun 12 goloj. Pli poste pro rompiĝo de piedo li plene forlasis la futbalon, sed pli frue en 1979 li suferis ankaŭ aŭtoakcidenton. En la sekvaj jaroj plej ofte li malsanis, eĉ lia vivo estis savita en urĝa hospitalo. Tamen li mortis post kronvirusa malsano de 2019. Lia vivo restis granda tragedio de la hungara futbala vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti