Andrés Rodríguez González

Andrés Pedro RODRÍGUEZ GONZÁLEZ naskiĝis la  30-an de novembro 1941(nun 1941-11-30) en Havano estas kuba esperantisto, li estis la unua prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio kaj honora membro de KEA ekde 2015.[1] Andrés diplomiĝis pri inĝenierio en 1971 kaj laboris en Elektra Entepreno (1972-82). Li eklernis Esperanton dum 1972 en kurso organizita de Havana Esperanto-Rondo kaj komencis intrui esperanton en 1974. En tiu ĉi lasta jaro, kiam neoficiale fondiĝas KEA, sen registara aprobo, li estis elektita vicprezidanto de la Estraro. Membras en la komitato, kiu transprenas la klopodojn por la oficiala fondo de KEA. La 16-an de junio 1979 oni elektas lin prezidanto de KEA[2], en tiu posteno li restis ĝis januaro 1986. Estis la unua oficiala reprezentanto de la nova asocio en Universalaj Kongresoj (Budapeŝto, 1983, kie KEA aliĝis al UEA). En 1983-95, li estis e-redaktoro ĉe la kuba Fremdlingva Eldonejo José Martí, celante la eldonon de libroj en Esperanto kaj poste oficis en la Kultura Paviliono de la Foirejo Expocuba ĝis sia emeritiĝo en marto 2002. Fondinto en 1989 de Esperanta Literatura Tradukmetiejo ĉe UNEAC, ĉestas en kvin Naciaj Kongresoj de KEA, en la 70-a, 75-a kaj 95-a UKoj en Havano. Ekde 2004 kunlaboras kun Municipa Biblioteko “René Reiné” en Santos Suárez, 10 de Octubre, koncerne la uzadon de Esperanto, tie li atentas pri esperanto-libroj, informado al la publiko kaj instruado de Esperanto al interesitoj. Li iniciatis la Projekton EKI (Apliko de Esperanto en Kulturaj Institucioj).

Andrés Rodríguez González
Persona informo
Naskonomo Andrés Pedro Rodríguez González
Naskiĝo 30-an de novembro 1941 (1941-11-30) (82-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. esperanto.cu #4/2015 p.2
  2. Juan Ramón : Historia del movimiento esperantista en Cuba. [Historio de la esperantista movado en Kubo] (hispanlingva), MAS, 2017, ISBN 978-2-36960-099-2

Eksteraj ligiloj redakti