Andrew PLANCHE (aŭ André PLANCHÈ) (ĉ. 1727-1809) estis potisto, filo de francaj Hugenotaj rifuĝintoj. Li vivis en Derby, kie li havis almenaŭ kvar filojn (Paul, James, James Burrows - bastardo - kaj William).[1]

Andrew Planche
Ĉino kaj knabo fare de Planche
Ĉino kaj knabo fare de Planche
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1727
en ?
Morto ĉirkaŭ 1809
en ?
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo artistoentreprenisto
vdr

Modlado kaj porcelan-farado estis instruitaj al li de lia patro, kiu laboris en Meissen. 17-jaraĝa, la juna Planche jam povis produkti malgrandajn pecojn de porcelano en Derby. En 1749, li laboris por William Littler en Longton Hall.[2] Ekde 1756, li laboris por William Duesbury en lia nova porcelan-fabriko de Nottingham Road, kiu poste fariĝis la Royal Crown Derby.[3]

Porcelanaj figuroj kiujn oni konsideras modlitaj de Planche estas maloftaj. Muzeo kaj artgalerio de Derby havas modelon de Ĉino kaj knabo el frua 1752. Tiu modelo estas el periodo de "Seka Rando", kiu iris de 1750 ĝis 1756. Tiu periodo ricevis tiun nomon pro tio ke la bazo ne estis glazurita.[4]

Referencoj redakti

  1. Peter Bradshaw. (1981) 18th century English porcelain figures, 1745-1795.
  2. George Bernard Hughes; Therle Hughe. (1968) English porcelain and bone china, 1743-1850.
  3. Bemrose, William. (1898) Bow, Chelsea, and Derby Porcelain. Londono: Bemrose & Sons, Ltd., p. 103–104.
  4. Chinaman and Boy.

Eksteraj ligiloj redakti