William DUESBURY (naskiĝis la 7-an de septembro 1725 en Longton Hall, Staffordshire, mortis la 30-an de oktobro 1786 en Derby) estis grava brita emajlisto kaj entreprenisto de la 18-a jarcento, fondinto de Royal Crown Derby kaj posedanto de porcelanaj fabrikoj en Bow, Chelsea, Derby kaj Longton Hall.[2]

William Duesbury
Silueto de William Duesbury (18-a jc.)
Silueto de William Duesbury (18-a jc.)
Persona informo
Naskiĝo 7-a de septembro 1725
en Longton Hall, Staffordshire, Anglio
Morto 30-a de oktobro 1786[1]
en Derby
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Familio
Infano William Duesbury
Okupo
Okupo entreprenisto • pentristo
vdr

Biografio redakti

Duesbury naskiĝis la 7-an de septembro 1725.[2] Ĉirkaŭ 1742, li laboris kiel emajlisto en Londono, kie li restis ĝis 1753. Poste, inter 1754-1755, li vivis kaj laboris en Longton Hall, kie lia patro loĝis. En 1756, akumulinte iom da mono, kaj post kiam li konatiĝis kun la ĉefaj manufakturistoj de fajenco kaj ties produktoj, li decidis fondi fabrikon de porcelano en Derby, sur Nottingham Road. En ĉi tiu projekto, li estis financita de John kaj Christopher Heath, tieaj bankistoj,[3] kaj helpita per la sperto de Andrew Planche, potisto vivanta en la urbo. Post la bankroto de bankistoj Heath, li reprenis la aferon. Li mortis la 30-an de oktobro 1786, kaj sukcedis lin lia filo, William Duesbury II.[4]

Referencoj redakti

  1. Campbell, Gordon. (2006) The Grove encyclopedia of decorative arts. New York: Gordon Campbell, p. 334.
  2. 2,0 2,1 William Page (Editor) (1911). Chelsea porcelain. Arkivita el la originalo je 2011-06-04. Alirita 2011-06-27.
  3. Bemrose, William. (1898) Bow, Chelsea, and Derby Porcelain. Londono: Bemrose & Sons, Ltd., p. 6.
  4. Royal Crown Derby.

Eksteraj ligiloj redakti