Porcelan-fabriko de Chelsea

La Porcelan-fabriko de Chelsea (angle: Chelsea porcelain factory) (establita ĉirkaŭ 1743-1745) estas la unua grava porcelan-manufakturo en Anglio;[1] ĝia plej frua mola porcelanaĵo, celis la merkaton de la aristokratia klaso; krem-kruĉoj en formo de du sidantaj kaproj—datiĝantaj de 1745. La entreprenista direktoro estis Nicholas Sprimont, kies metio estis arĝentaĵisto, sed malmultaj dokumentoj postrestis por helpi bildigi al si la historion de la manufakturo. fruaj tablo-varoj, abunde produktitaj en 1750, dependas de modeloj el porcelano de Meissen kaj de arĝentaj prototipoj, kiel salujoj en formo de realismaj konkoj.

Porcelan-fabriko de Chelsea:
Kolombejo, ĉ. 1755-1756
Porcelan-fabriko de Chelsea:
Strat-vendisto, ĉ. 1760

Porcelano de Chelsea estas konata pro ĝiaj figuroj. Ekde ĉirkaŭ 1760 ĝia inspiro venas pli el porcelano de Sèvres ol de Meissen.

En 1769 la manufakturo estis aĉetita de William Duesbury, posedanto de Royal Crown Derby, kaj la varoj ne estas diferencigeblaj dum la "periodo Chelsea-Derby" kiu daŭris ĝis 1784, kiam la fabriko de Chelsea estis malkonstruita kaj ĝiaj muldiloj, modeloj kaj multaj el ĝiaj laboristoj kaj artistoj estis transigitaj al Derby.

La historio de la fabriko povas esti dividita en kvar ĉefajn periodojn, nomitajn laŭ la identigaj markoj sub la varoj:

Periodo de Triangulo (ĉirkaŭ 1743-1749) redakti

Tiuj ĉi fruaj produktoj surhavis ĉizitan triangulan markon. Plej multaj varoj estis blankaj kaj estis forte influitaj de arĝenta dezajno. La plej notindaj produktoj de tiu ĉi erao estis blankaj salujoj en formo de kankro. Eble la plej famaj pecoj estas la kruĉoj Kapro kaj Abelo en 1747 kiuj ankaŭ estis bazitaj sur arĝentaj modeloj. Kopioj de tiuj ĉi estis faritaj en Coalport en la 19-a jarcento.

Periodo de Levita Ankro (1749-1752) redakti

Dum tiu ĉi periodo, la pasto kaj glazuro estis modifitaj por produkti klaran, blankan, iomete opakan surfacon sur kiu eblas pentri. La influo de porcelano de Meissen estas evidenta en la klasikaj figuroj inter italeskaj ruinoj kaj havenaj scenoj kaj adaptoj el la eldono de Fabloj de Ezopo de Francis Barlow. En 1751, estis faritaj kopioj de 2 servicoj de Meissen. Chelsea ankaŭ faris figurojn, birdojn kaj bestojn inspiritajn de la originaloj de Meissen. Floroj kaj pejzaĝoj estis kopiitaj el porcelano de Vincennes kaj el bildoj de Georg Dionysius Ehret.

Periodo de Ruĝa Ankro (1752-1756) redakti

Kakemono-temoj (japana potfarado), estis popularaj ekde la malfruaj 1740-aj jaroj ĝis ĉirkaŭ 1758, inspiritaj de la Japanaj originaloj kaj poste de porcelano de Meissen kaj porcelano de Chantilly. Kelkaj tablo-varoj de angla inspiro dekoraciitaj per botanike fidelaj plantoj, kopiitaj el la 8-a eldono de The Gardener's Dictionary (1752) de Philip Miller estis ankaŭ produktitaj dum tiu ĉi periodo.

Periodo de Ora Ankro (1756-1769) redakti

La influo de la manufakturo de Sèvres estis tre forta kaj Franca gusto estis supreniranta. La periodo de Ora Ankro vidis riĉe koloritajn grundojn, abundan orumadon kaj la nervan energion de Rokoko-stilo. En la 1750-aj kaj 1760-aj jaroj, Chelsea estis ankaŭ fama pro siaj ludiloj, kiuj inkluzivis bombonujojn, parfum-botelojn, kudrilujojn, fingringoj kaj malgrandajn sigelojn, multaj kun enskriboj en la franca. En 1769 la fiaskanta fabriko estis aĉetita de William Duesbury de Royal Crown Derby kiu funkciigis ĝin ĝis 1784; dume, la varoj de Chelsea ne estis diferencigeblaj de tiuj de Derby kaj la periodo estas kutime nomita "Chelsea-Derby".

Referencoj redakti

  • F. Severne McKenna, Chelsea Porcelain: The Red Anchor Wares, 1951.
  • F. Severne McKenna, Chelsea Porcelain: The Gold Anchor Wares, 1952.

Notoj redakti

  1. Patento estis atribuita al la porcelan-fabriko de Bow en 1744 sed neniuj ekzemploj de ĝiaj varoj antaŭaj al la unuaj verkoj de porcelano de Chelsea estas konataj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti