Angono
Angono - tagaloge Bayan ng Angono - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Rizalo. La loknomo derivas el mito signifanta "la nano".
Angono | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1930 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 130 494 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 4 977 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 31′ N, 121° 9′ O (mapo)14.523375121.153625Koordinatoj: 14° 31′ N, 121° 9′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 52 m [+] | ||
Areo | 26,22 km² (2 622 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Angono [+] | |||
Geografio redakti
Angono kuŝas laŭ lago Laguna de Bay [1]. Taytay (Rizalo) troviĝas nur 4, Binangonan 8, Pasigo 9, Kezonurbo kaj ĉefurbo Manilo po 20 kilometrojn (aere) [2].
Historio redakti
Vilaĝo Angono estis fondita en 1766 kaj konvertiĝis al municipo en 1935. Ĉirkaŭ 2010 Angono atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol 100 mil).
Ekonomio redakti
Angono estas la arta ĉefurbo de Filipinoj kun vigla komercado kaj kun turismaj cellokoj. Estas ankaŭ fiŝkaptado en la lago.
Eduko kaj religio redakti
Angono gastigas akademion. Kristanismo estas la ĉefa religio en la urbo, la plimulto estas katolikoj, krome estas kelkaj sektoj.
Trafiko redakti
Angono havas trairan laŭlagan vojon inter Taytay kaj Binangonan. La loĝantoj uzas biciklojn, triciklojn, bustetojn kaj aŭtobusojn. La haveno servas nur por fiŝkaptistoj.
Klimato redakti
La klimato de Angono estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1005 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj redakti
- preĝejoj
- festivalo
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Merkato
-
Metodista kirko
-
Statuo
-
Akademio
-
Katolika kirko
-
Monumento pri la 2-a mondmilito