Ann-Louise Åkerlund
sveda esperantistino
Ann-Louise ÅKERLUND estas sveda esperantistino, kiu vivas en Helsingborgo kaj estas la prezidantino de la loka Esperanto-klubo. Ŝi studis Esperanton en la kursaro de Karlskoga kaj diplomiĝis kun bonaj notoj. Tiam ŝi estis elektita kiel kasisto de Sveda Esperanto-Instituto. Ŝi estas ankaŭ Esperanto-instruisto kaj estrarano de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) kaj krome aktivas en Sunda Agado pri kunlaboro de la sveda kaj dana Esperanto-movadoj.[1] En la oficperiodoj 2010-2013 kaj 2013-2016, ŝi estas reprezentantino de Sveda Esperanto-Federacio en la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[2]
Ann-Louise Åkerlund | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1950 (74-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | sveda |
Ŝtataneco | Svedio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |