Anna Julia Kapfelsperger

germana aktorino

Anna Julia KAPFELSPERGER (naskiĝis la 11-an de julio 1985 en Beja, Portugalio, do nun 38-jara) estas germana aktorino.

Anna Julia Kapfelsperger
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1985 (1985-07-11) (38-jaraĝa)
en Beja
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro
TTT
Retejo http://www.anna-kapfelsperger.de
vdr

Vivo redakti

Anna Julia Kapfelsperger en 1988 translokiĝis al la urbo Schwabmünchen en Bavario. Jam dum la lernejaj jaroj ŝi aktoris teatre kaj pli ol 10 jarojn profesiece praktikis la hispanan dancon Flamenko.

Post la abitura ekzameno ŝi en Berlino studis en la filmaktora altlernejo Filmschauspielschule Berlin. Dum la dujara studo ŝi kolektis unuajn filmaktorajn spertojn kaj tuj poste havis unuan ĉefrolon en la filmserio Unter uns ("inter ni"), kiun ŝi tenis dum du jaroj. Paralele ŝi aktoris en diversaj televidaj produktaĵoj kaj en kinejaj filmoj kiel Jerry Cotton kaj Zeiten ändern dich. En 2011 ŝi aktoris en la kineja filmo Kokowääh flanke de la aktoro Til Schweiger kaj ties filino, la knabineto Emma Schweiger.

En printempo 2011 ŝi teatrosceneje videblis per la rolo de "Reĥa" en la dramo Nathan der Weise de Gotthold Ephraim Lessing en la landa teatro Rejnlando-Palatinato.

Filmografio (elekto) redakti

  • 2007: Im Namen des Gesetzes, televida kanalo RTL
  • 2007: Volles Haus, televida kanalo ProSieben
  • 2008-2010: serio Unter uns, RTL
  • 2009: 112 – Sie retten dein Leben, RTL
  • 2009: Die ProSieben Märchenstunde: Kalif Storch, ProSieben
  • 2010: Zeiten ändern dich (kineja filmo)
  • 2010: Jerry Cotton (kineja filmo)
  • 2010: Funny Movie: Biss zur großen Pause – Das Highschool Vampir Grusical, ProSieben
  • 2010: Der Trickser (seriokomenca filmo), RTL
  • 2011: Kokowääh (kineja filmo)
  • 2011: Der Trixxer, RTL
  • 2012: Kaiserschmarrn (kineja filmo)

Teatraj roloj (elekto) redakti

  • 2006: Kasimir und Karoline, Theaterbar Berlin
  • 2006: Drei Mal Leben, Theaterbar Berlin
  • 2006: Was ihr wollt ("Kion vi volas" de Vilhelmo Ŝekspiro), Theaterbar Berlin
  • 2007: Turandot, Ballhaus Ost (Berlino, distrikto Pankow, kvartalo Prenzlauer Berg)
  • 2007: Der letzte Schrei, Ballhaus Ost
  • 2011: Nathan der Weise ("Nathan la saĝulo" de Gotthold Ephraim Lessing), Landesbühne Rheinland-Pfalz

Eksteraj ligiloj redakti