Anna Weinstein

pola esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Anna WEINSTEIN-RUFF[1] estis pola esperantistino kaj industriist-edzino loĝanta en Varsovio[2]. En esperanton ŝi tradukis plurajn tekstojn, interalie la novelaron Bonhumoraj Rakontoj de Janusz Korczak, kiu estis amiko de ŝia familio[3][4]. Ŝi estis kunlaboranto de Pola Esperantisto[5]. Kiel veterano de la Esperanto-movado, dum UK 1937 ŝi estis premiita per Arĝenta Jubilea Stelo[6].

Anna Weinstein
Persona informo
Morto 1942
en Varsovio
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Leszno Street
Familio
Infano Halina Weinstein
Okupo
Okupo esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Anna estis la patrino de Halina Weinstein. Ŝi mortis en la varsovia geto[7].


ReferencojRedakti