„Ironiaj pentraĵoj vipantaj la homan hipokriton, sub forma amuza Korczak ĵetas kritikan rigardon al la ridindaj flankoj de nia civilizo. Agrabla sed ankaŭ pripensinda legaĵo. ”
„ Tiu libreto enhavas 8 rakontojn, kiujn ni preferus nomi satiroj, cetere trafaj kaj akraj. Traduko zorgita.
Tiu dua serio de Rudolf Mosse reprezentas novan argumenton por la uzo diversflanka de nia lingvo. Ampleksa mendado estu ioma rekompenco por la grandaj zorgoj de la eldonisto, kiun ni sincere gratulas pro lia bela laboro. ”