Anna de Pisseleu, dukino de Etampes, estis reĝamantino de Francisko la 1-a. Ŝi naskiĝis ĉirkaŭ 1508 kaj mortis post la jaro 1575.

Anna de Pisseleu
Persona informo
Anne de Pisseleu
Naskiĝo ĉirkaŭ 1508
en Fontaine-Lavaganne
Morto post 1575
en Heilly
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Guillaume de Pisseleu, Seigneur d'Heilly vd
Patrino Anne Sanguin vd
Gefratoj François de Pisseleu • Charles de Pisseleu vd
Edz(in)o Jean IV de Brosse vd
Amkunulo Francisko la 1-a de Francio vd
Profesio
Okupo honordamo • royal mistress vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Anne de Pisseleu
Anna de Pisseleu, pentrite de Jean Clouet. Chantilly, muzeo Condé.

Ŝi venis de la familio Pisseleu de Heilly, familio malriĉa sed de nobeleco malnovtempa kaj grava. Ŝi unue estis honorknabino de Luiza de Savoie, patrino de Francisko la 1-a.

Ŝi estis dekokjaraĝa, kiam la Princo ekkonis ŝin. La legendo rakontas, ke ili renkontiĝis piede de ulmo en la urbo Villepreux (Yvelines). Ekzistas loko en tiu urbo La Ulmo de la Blondulino kiu memoras tiujn galantajn rendevuojn.

Por pligravigi la postenon de Anna de Pisseleu en la reĝa kortego, oni edzinigis ŝin kun la grava sed senhava sinjoro Jean de Brosse, kiu ricevis la graflandon de Étampes. En 1536, la graflando de Étampes iĝis duklando de Étampes laŭ decido de Francisko la 1-a. Tiumaniere, Anna de Pisseleu iĝis Dukino de Étampes.

Ŝi estis la oficiala reĝamantino de Francisko la 1-a ĝis la morto de la reĝo la 31-an de marto 1547. Poste, ŝi falis en malfavoron pro la venĝemo de Diane de Poitiers, kiu estis submetita dum la favora periodo de Anna de Etampes. Pro ĵaluzo, Diane de Poitiers devigis Anna de Pisseleu redoni la juvelojn ricevitajn de la reĝo kaj procesis kontraŭ ŝi pro ŝtatperfido pro ŝiaj rilatoj kun Karlo la 5-a. Anna de Pisseleu estis eksigita de la kortego.

Ŝi izoliĝis en sia duklando, kaj iĝis protestantino. Ŝi vivis siajn lastajn jarojn forgesita de ĉiuj tiel ke oni ne scias la precizan daton de ŝia morto.