Antal Albely [albeli], kroate Antun Ferdinand Albely, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Albely Antal Ferdinánd estis hungaria aŭ hungara-kroata altlerneja instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Albélij, Albelly.

Antal Albely
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1794 (1794-01-22)
en Varasd (Hungara reĝlando, Aŭstria Imperio)
Morto 1-an de februaro 1875 (1875-02-01) (81-jaraĝa)
en Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj latinahungaraantikva grekakroata
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

Antal Albely[1] naskiĝis la 9-an de novembro 1794 (laŭ aliaj fontoj la 22-an de januaro 1794) en Varasd (Hungara reĝlando, Aŭstria Imperio, nuntempa Varaždin en Kroatio), li mortis la 1-an de februaro 1875 en Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Antal Albely lernis en sia naskiĝurbo kaj Zagrebo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1823. Samtempe li instruis la grekan lingvon (1819-1825) en la Reĝa Akademio en Zagrebo kaj estis anstataŭanta instruisto pri juro (1826–1827). Li instruis inter 18291834 en jura akademio de Győr, inter 1835-1847 en simila akademio en Pozsony, poste li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Encyclopaedia in juridico-politicum studium introductio quam Jaurini 1829. cum praelectionum suarum exordio servavit. (latine, 1830)
  • Philosophiae juris praecognita (latine, 1831)
  • A lélek halhatatlanságáról (hungare, 1836)

Fontoj redakti

Referencoj redakti