Antal Dovcsák

hungara politikisto

Antal Dovcsák [dovĉAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dovcsák Antal estis hungara politikisto, ministro, laboristo.

Antal Dovcsák estas videbla dekstre en la plej malsupra vico

Antal Dovcsák [1] naskiĝis la 11-an de marto 1879 en Budapeŝto. Li mortis en 1962 en Vieno.

Biografio redakti

Antal Dovcsák frekventis bazlernejon, poste li estis ferlaboristo. Ekde 1911 li havis altan postenon en la ferlaborista sindikato. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis komisaro (komprenu ministro) pri produkto. En la sestaga Kabineto Peidl li estis ministro pri komerco, poste li estis kondamnita. Li estis ŝanĝita en 1922 fare de Soveta Rusio. Post 2 jaroj li vivis ĝismorte en Vieno, kie li estis funkciulo en la ferlaborista sindikato.

Fontoj redakti