Antal Forgách

hungara politikisto

Grafo Antal Forgách [forgAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgách Antal estis hungara ĉefkanceliero, politikisto, parlamentano, ĉefdepartementestro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ghymesi kaj gácsi [gimeŝi kaj gAĉi].

Antal Forgách
Antal Forgách
Antal Forgách
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de aprilo 1819(nun 1819-04-16)
en Hungario Gács (Hungara reĝlando)
Morto la 2-an de aprilo 1885
en Hungario Gács, Hungara reĝlando
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano János Forgách
Okupo
Okupo politikistoŝtata funkciulo
vdr

Antal Forgách [1] Arkivigite je 2014-10-23 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de aprilo 1819 en Gács (nuntempa Halič en Slovakio), li mortis la 2-an de aprilo 1885 en Gács.

Biografio redakti

Antal Forgách post lernado li ekhavis postenon en la hungara reĝa kortego en 1938. Post 4 jaroj li havis postenon en Rijeka, en 1846 en Pest (urbo). Dum la Hungara revolucio de 1848 komence ki estis senatestro, poste li apartenis al tiu minoritato, kiuj batalis kontraŭ la revolucio. Inter 1851 kaj 1859 li estis ĉefdepartementestro, poste guberniestro de Ĉeĥio, inter 1861-1864 ĉefkanceliero de la hungara kortego. Fine ekde 1867 li estis parlamenta deputito. Li ekhavis edzinon en 1863, kiu naskis 4 gefilojn. Li havis la titolon vera interna sekreta konsilisto.

Fontoj redakti