Antal Tibád
Antal Tibád, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tibád Antal estis hungara juĝisto, parlamenta deputito, departementa kaj ministeria oficisto, subministro.
Antal Tibád | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1843 en Kadicsfalva (Transilvanio, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 1-an de februaro 1902 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Antal Tibád[1] naskiĝis en 1843 en Kadicsfalva (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa urboparto de Odorheiu Secuiesc en Rumanio), li mortis la 1-an de februaro 1902 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAntal Tibád akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest, poste li estis advokato-kandidato en Udvarhely. Ekde 1867 li estis departementa oficisto (ekzemple subprokuroro, ĉefnotario, juĝisto). Inter 1885 kaj 1901 (kun interrompo) li estis parlamentano. En 1889 li estis nomumita subministro. Baldaŭ li estis ankaŭ juĝisto. Li neniam edziĝis, li mortis pro kormalsano.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A román kérdés és a magyar nemzetiségi politika (1894)
- parlamentaj paroladoj
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio