Antiopa de Tebo
Antiopa de Tebo estis filino de teba reĝo Nikteo. Kontraŭ volo de ŝia patro edziĝis al ŝi sikiona reĝo Epopeo. Nikteo pro tio sensukcese militis kontraŭ li kaj mortonte petis sian fraton Likon venĝi lin. Liko aranĝis militan ekspedicion al Peloponezo, la urbon Sikionon detruis kaj la reĝon Epopeon mortigis.
Antiopa de Tebo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Asopo |
Patrino | Polyxo |
Gefratoj | Nycteïs |
Edzo/Edzino | Epopeus • Phocus |
Kunulo | Zeŭso |
Infanoj | Amfiono • Zeto |
Antiopa estis tiel bela, ke ŝi allogis la plej altan dion Zeŭson kaj el tiu ĉi amanta rilato naskiĝis fratoj Amfiono kaj Zeto. Pro timo antaŭ sia edzo forĵetis Antiopa la ĝemelojn en arbaro (laŭ aliaj fontoj lasis ilin en arbaro onklo de Antiopa, Liko, premata de sia edzino Dirka). Trovis ilin paŝtisto, kiu prenis ilin al si kaj donis al ili klerigon kaj edukon. Ili fariĝis bonkreskaj junuloj, sed ili estis tute malsamaj: Amfiono estis fajna kaj modera, ŝatis muzikon, Zeto estis fortulo, ŝatis ĉason kaj lukton. Tamen ili vivis kune kontente kaj nenion antaŭsentis pri sia deveno.
Post morto de la reĝo Nikteo en Tebo surtroniĝis lia frato Liko. Lia edzino Dirka Antiopon malamis, do ŝi preparadis por ŝi la plej malbonajn maljustaĵojn kaj suferojn kaj fine ĵetis ŝin en prizonon. Post longa tempo Zeŭso helpis al Antiopa fuĝi en montaron.
Eble hazarde, eble pro dia volo, ŝi venis ĝuste al la paŝtisto kaj al siaj filoj. Antaŭ ol ili povis ĉion klarigi al si aperis Dirka, en kiu ekflamis malnova malamo kaj deklaris, ke Antiopa estas fuĝanta sklavino. Ŝi ordonis al la fratoj, ke ili kaptu ŝin, ligu ŝin al la kornoj de virbovo kaj lasu ŝin mortarĉumi. La fratoj ne volis, sed fine ili devis obei ordonon de la reĝino. En la lasta momento ekparolis la paŝtisto kaj diris, ke Antiopa estas ilia patrino. La fratoj en kolero super la preparata krimo Dirkon kruele punis per la sama maniero, kiun ŝi preparadis por ilia patrino - sovaĝa virbovo mortarĉumis ŝin.
Antiopa kaj ŝiaj filoj revenis en Tebon. Post propeto de la dio Hermeso ili rezignis je puno de la reĝo Liko, donacis al li vivon, sed forpelis lin el la urbo. Alia versio de la rakonto priskribas, ke ili senigis lin de la regado kaj mortigis lin. Ili transprenis la regadon kaj komencis beligadon de la urbo kaj konstruon de fortaj muregoj.
Arta prezentado
redakti- La plej dramecan momenton el tiu ĉi historieto kaptas la plej granda statuaro konservita el antikvo, nome Farnesa virbovo en Napolo, kreita de skulptistoj Apolonio kaj Taŭrisko en la 1-a jarcento a.K..
- bildon Dormo de Antiopo pentris Correggio (ĉirkaŭ la jaro 1520).
- bildon Zeŭso kaj Antiopa estas de Watteau (ĉirkaŭ la jaro 1720). Ambaŭ tiuj ĉi bildoj estas en pariza Luvro.