Antiteismo, aŭ Kontraŭteismo, estas termino signifanta aktivan malakcepton de teismo - la kredo je dioj kaj superaj potencoj, kaj aktiva opozicio al religio. Male al ateismo, kiu signifas nur mankon de kredo je la ekzisto de diaj estaĵoj, kontraŭ-teistoj opinias, ke teismo damaĝas la ateismon mem, socion, politikon kaj pli, kaj estas ĉefa kaŭzo de disputado, malamikeco kaj milito, kaj ke ateismo devas esti batalanta por malpliigi la damaĝojn, kiujn ĝi kaŭzas.

Kontraŭteisto estas difinita de la Oksforda Angla Vortaro kiel "homo, kiu kontraŭas la kredon je la ekzisto de Dio", kaj la plej frua citaĵo havebla por la uzo de ĉi tiu termino estas de 1833 .

Ekzemplo de ĉi tiu vidpunkto estas reflektita en la libro de brita aŭtoro Christopher Hitchens en 2001 "Leteroj al juna kontraŭulo", en kiu li diras, ke li "ne estas ateisto, sed kontraŭ-teisto", dirante: "Mi ne nur asertas, ke ĉiuj religioj estas malsamaj versioj de la sama vero, sed mi ankaŭ estas konvinkita, ke la influo de la eklezioj kaj la efikoj de la religia kredo sendube malutilas." [1]

Referencoj redakti

  1. Christopher Hitchens – Book Excerpt. Arkivita el la originalo je 2009-09-15. Arkivigite je 2009-09-15 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti