Anton Sommer
Anton SOMMER (naskiĝinta la 11-an de decembro 1815 en Rudolstadt, mortinta samloke la 4-an de junio 1888 estis germana poeto.
Anton Sommer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 11-an de decembro 1816 en Rudolstadt | ||||
Morto | 1-an de junio 1888 (71-jaraĝa) en Rudolstadt | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno vd | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo redakti
Sommer verkis en turingia dialekto. En 1847 li iĝis lernejestro de knabina lernejo kaj estis paralele paroĥestro en Schaala. En 1864 li ekestis predikisto de la garnizono de Rudolstadt. Tie li duone blinduliĝis.
Lia verko Bilder und Klänge aus Rudolstadt in Volksmundart (11-a eldono en 1886, 2 volumoj) tre aplaŭditis.
Honoroj redakti
En 1881 li iĝis honora civitano. Ankaŭ strato en Rudolstadt estis nomita por li kaj sur Anger-placo troviĝas ankaŭ monumento de li. Elementa lernejo portas lian nomon.
Fonto redakti
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 18. Leipzig 1909, p. 592-593, kion oni legu tie ĉi interrete.
Eksteraj ligiloj redakti
- Informoj pri Anton Sommer en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Biografio longa
- Foto de la Sommer-bazlernejo Arkivigite je 2016-06-10 per la retarkivo Wayback Machine